Fulmo
Fulmo estas elektra malŝargiĝo en la atmosfero. Ĝi estas ofta fenomeno dum ŝtormo kaj ĝi estas akompanata de tondro.
La fulmo povas esti danĝera, ĉar ĝi foje kaŭzas incendiojn aŭ eĉ rekte trafas kaj mortigas homojn kaj bestojn.
Kvankam oni pensas pri la fulmo iranta de la nubo al la tero, fakte la elektro ofte iras en la mala direkto, de la tero ĝis la nubo.
La speco de nubo, kiu faras fulmon, nomiĝas Kumulo-Nimbo.
Fulmo estas ankaŭ en iuj lingvoj metaforo, kiu diras ke io okazas tre rapide.
Blue Jet
En grandaj altoj (ĉ. 40 km) estiĝas dekonsekundaj bluaj fulmoj, kiuj direktiĝas suben aŭ supren. La unuaj informoj pri ties ekzisto aperis en 1989.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.sciencedaily.com/releases/2003/11/031106051013.htm esploro pri fulmoj disktutigas fizikistojn (artikolo angla)
- http://www.dmoz.org/Science/Earth_Sciences/Atmospheric_Sciences/Meteorology/Weather_Phenomena/Thunderstorms_and_Lightning/ tondroŝtormoj kaj fulmoj (paĝoj anglaj)
- http://home.earthlink.net/~jimlŭ/lfacts.htm faktoj pri fulmoj (paĝoj anglaj)
- http://www.esdjournal.com/articles/lightn.htm lasera fulmo dum japana eksperimento (paĝo angla)