Fumariacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La specioj de fumariacoj estas moltigaj plantoj sen laktosuko. La floro estas kvarparta, zigomorfa, sprona. La ovario estas supre staranta, la frukto estas kapsulo aŭ glaneto.


  • fumario: specioj (ĉ. 50) estas herboj ĉefe unujaraj kun glataj, plurfoje entranĉitaj folioj, spike aranĝitaj floroj kaj nuksoj kun unu grajno (terfumo). La floroj estas spronaj. Ili kreskas de la Mediteraneo ĝis Mez-Azio.
    • fumaria officinalis (kuraca fumario)
  • Corydalis: (koridalo) lila aŭ blankfloraj arbaraj plantoj kun tubero. (280-300 specioj). La grajnojn disvastigas formikoj. La idplantoj aperas kun unu kotiledono, kiu kunkreskis el du kotiledonoj, tio nomiĝas ŝajn-unukotiledoneco. (pseudomonokotylia)
    • korfloro (Dicentra spectabilis): ornamplanto, staŭdo el orient-Azio, kies floroj estas korformaj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]