Fussey
Fussey | |
---|---|
Fore la vilaĝo
| |
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Côte-d'Or |
Arondismento | Beaune |
Kantono | Nuits-Saint-Georges |
Komunumaro | Communauté de Communes du Pays de Nuits Saint Georges |
INSEE kodo | 21289 [+] |
Poŝtkodo | 21700 |
Kodo laŭ INSEE | 21289 |
Politiko | |
Urbestro | S-o Pascal Bonvalot 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 109 (2 008) |
Loĝdenso | 14 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 47°7′11″N 04°50′12″O / 47.11972°N, 4.83667°O (mapo) Koordinatoj: 47°7′11″N 04°50′12″O / 47.11972°N, 4.83667°O (mapo) |
Alto | de 390 ĝis 607 m |
Areo | 7,73 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
47° 07′ 11″ Nordo 4° 50′ 12″ Oriento / 47.1197222222 °N, 4.83666666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Fussey [+] | |
Fussey estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo.
Geografio
La komunumo situas 13 km norde de Beaune kaj 11 km ueste de Nuits-Saint-Georges. La vilaĝo mem situas sur unu plejaltaĵo
Historio
El la paleolitiko, oni konservas hakilon. La spuroj el la neolitiko estas pli gravaj. Tie vivis terkultivistoj kiuj estis ankaŭ brutbredistoj.[1]
Dum la epoko de Romia Imperio estis tie vilao.
El la merovia epoko datiĝas spuroj de tombejo.
En mezepoko, la unua dokumenta mencio de Fussey datiĝas el la jaro 1012 kiel Fusciacus.
La 18-an decembron de 1870, la tago de la batalo de Nuits-Saint-Georges, tie varmaerbalono veninta de Parizo surteriĝis kun 70 kg da poŝto kaj du homoj.
Demografio
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|
94 | 100 | 80 | 73 | 84 | 98 | 105 | 109 |
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al sankta Bartolomeo de 1858
- urbodomo de 1851. Ĝi estis ankaŭ lernejo ĝis 1972
- ruino de la kastelo 15-a jarcento.
- granda kavo de 1836
Lokaj famuloj
- George Fronval 1904-1975 verkisto
Notoj kaj referencoj de la artikolo
- ↑ Histoire du village de Fussey 1983 Jean-Christophe Gailloux