Fuzilioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fuzilioj (itale Fusilli) estas vario de pastaĵo, kiu similas al korktirilohelicforma. La vorto fusilli supozeble venas el fuso ("spindelo"), kiel tradicie ĝi estas "ŝpinita" per premado kaj ruliĝado de malgranda bastono super la maldikaj strioj de pastaĵo por ruligi ilin ĉirkaŭ ĝi en formo de korktirilo.

Krom simplaj variaĵoj kaj tiuj aliaj el nerafinita tritiko, samkiel ĉe iu ajn pastaĵo, aliaj koloroj povas esti faritaj miksante aliajn ingrediencojn en la paston, kio ankaŭ influas la guston, ekzemple, el beto aŭ tomato por ruĝa koloro, spinaco por verda, kaj inko de sepioj por nigra.