Gábor Görgey
Gábor GÖRGEY [gorgei], hungare Görgey Gábor estas hungara verkisto, poeto, dramisto kaj ministro.
Gábor Görgey naskiĝis, kiel Görgey Artúr la 22-an de novembro 1929 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Görgey frekventis universitaton nur dum unu jaro, poste li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1951-1954 li estis deportita pro la familia deveno. Li komencis siam karieron en 1956, tiam aperis la unua poemlibro. Inter 1959-1994 li ĵurnaladis en grava ĵurnalo, sed foje li havis taskojn en filmoj kaj en teatroj. Ekde 2002 li estis ministro dum 3 jaroj. Li edziĝis dufoje, havanta filinon. En 2006 li ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
- Füst és fény (Fumo kaj lumo), debuta poemaro, 1956
- Délkör (Meridiano), poemoj, 1963
- Komámasszony, hol a stukker? (Baptanino, kie estas la pistolo?), teatraĵo, 1969, baldaŭ prezentita ankaŭ en Usono
- Köszönöm, jól (Dankon, bone), poemoj, 1970
- Találkozás egy fél kutyával (Renkontiĝo kun duonhundo), prozo, 1980
- Galopp a Vérmezőn (galopo sur kampo Vérmező), dramo pri la deporto, 1987
- Vadászszőnyeg (Ĉasista tapiŝo), romano, 1988
- Volt egyszer egy Felvidék (Iam estis Supra Hungarujo), romano, 1989
- Eszkimó nyár (Eskima somero) elektitaj kaj novaj poemoj, 1993
- Tiszta ország (Pura lando), 2002
- Tükörjáték (Spegulo-ludo), teatraĵoj, 2003
Fontoj
- Hungara Vikipedio