Gábor Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Juhász [juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Gábor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Gábor Juhász [1] naskiĝis la 14-an de julio 1963 en Salgótarján.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Juhász abiturientis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1981, poste li laboris en fabriko de Mátranovák kiel ferlaboristo. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio en 1982. Li akiris diplomon en altlernejo de Kecskemét en 1985, poste li revenis al la menciita fabriko, kie li ricevis jam pli altan postenon. Li akiris plian diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 1991, en la sama jaro li aliĝis al Hungara Socialista Partio, poste li laboris en diversaj firmaoj. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2010. Li estis subministro pri enlandaj aferoj inter 2004 kaj 2006, poste subministro pri justico kaj polico. En la jaroj 2009 kaj 2010 li estis senpostena ministro pri sekretaj servoj malpli ol jaron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]