Gábor Margitay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MARGITAY Gábor (pro. margitai) estis hungara arkitekto naskita en Hajdúhadház en 1810 kaj mortinta en Marosvásárhely la 21-an de septembro 1889.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Margitay studis en Instituto de Inĝeniero en Peŝto kaj li laboris en Nagyvárad, Arado kaj Szeged. Dum la liberecbatalo de 1848-1849 li luktis kiel majoro. En 1851 oni kaptis lin. De 1856 li iĝis inĝeniero en plure da bienegoj. Laŭ liaj planoj konstruiĝis la ŝparkasejo malnova de Szeged-Csongrád. Lia laboro estas ankaŭ la aranĝado kaj konstruado de la kuracbanejo de Borszék (1870).

Fonto[redakti | redakti fonton]