Géza Ambrózy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Ambrózy [ambrOzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrózy Géza estis hungara instruisto pri matematiko kaj fiziko.

Géza Ambrózy [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1896 en Hungara reĝlando en Nagyszalók (nuntempa Veľký Slavkov en Slovakio). Li mortis en 1966.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Ambrózy akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1923. Dum lernado li multe lernis de József Kürschák. Post siaj studoj li instruis en luterana gimnazio en Nyíregyháza. En 1946 li plene blindiĝis, ĉar dum la 1-a mondmilito li ricevis okulan vundiĝon. Li ĉesis la ordinaran instruadon, sed li edukis blindulojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis premiojn en 1954 kaj 1961.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • lernolibro laŭ Brajlo-skribo
  • kontribuoj en periodaĵoj por blinduloj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • mezlerneja matematika konkurso ekde 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.