Géza Czirbusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Czirbusz [cirbus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czirbusz Géza estis hungara piarista monaĥo, pastro, geografo, profesoro, instruisto.

Géza Czirbusz [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1853 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 10-an de julio 1920 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Czirbusz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Li ricevis diplomojn en 1884 pri geografio, en 1890 pri pedagogio, krome li lernis teologion private. Pli frue en 1874 li aliĝis al la piaristoj, post 4 jaroj li pastriĝis. Li doktoriĝis en 1886. En 1877 li ekinstruis en Kecskemét, poste en aliaj urboj, fine en 1910 li instruis en Universitato de Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’ Az óceáni medencék, mint földr. egyediségek’’ (1880)
  • ’’Hegyen-völgyön’’ (1896)
  • ’’Földrajz kézikönyv Kogutowicz Manó teljesföldrajz atlaszához’’ (1904)
  • ’’A délmagyarországi németek’’. (1913)
  • ’’Határnevek és hágók a Kárpátokban’’ (1904)
  • ’’Zene az ethnographiában’’ (1885)

Fontoj[redakti | redakti fonton]