Géza Kulcsár J.
Etoso
Géza Kulcsár J. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1918 en Blaj |
Morto | 19-an de junio 1974 (55-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero |
KULCSÁR J. Géza (kulĉa:r) estis hungara inĝeniero pri kemio naskita en Balázsfalva la 22-an de julio 1918 kaj mortinta en Kluĵo la 18-an de junio 1974.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Kulcsár J. Géza diplomitiĝis en la germana teknikuniversitato de Brno (1940), kaj li estis asistanto tie, poste en la germanlingva universitato de Prago (1942-45). De 1951 li estis lekciisto en la Universitato Bolyai de Kluĵo. Li estis plurfoje landa ĉampiono pri atletiko.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Szerves kémiai technológia (universitata lernolibro, Kv. 1948);
- Kémiai technológia (universitata lernolibro, Kv. 1953);
- Tehnologia chimică generală (universitata lernolibro, kunulaŭtoro kun I. V. Nicolescu kaj V. Ababival, 1960).