G.I. Joe (leterkolombo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el G.I. Joe)

G.I. Joe [ĝi-aj-ĝo] (24-an de marto 1943 en Alĝero - 3-an de junio 1961 en Detroit) estis mondfama leterkolombo de la usona armeo, servante en Norda Afriko kaj Italio. Dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al la US Army Pigeon Service. Tiu leterkolombo estas la plej fama apud Cher Ami.

Vivo[redakti | redakti fonton]

G.I. Joe servis kiel juna leterkolombo en Tunizio, precipe ĉe Bizerta, portante militistajn leterojn. Post kelkaj monatoj, ĝi estis translokigita al Italio.

La plej fama servo de G.I. Joe okazis la 18-an de oktobro 1943 en la itala urbeto Calvi Vecchia. La 56-a brita brigado sukcesis ekokupi la urbon sen pli granda germana kontraŭstaro, per kio la aliancanoj ne kalkulis. La usona armeo devintus helpi la britan armeon per aera atako je Calvi Vecchia. Ĉiu kontakto al la aliancanoj malsukcesis, pro tio oni komiis la leterkolombon G.I. Joe transporti la eventon. Ĝi flugis 30 km al la usona komanda apoga punkto en nur 20 minutoj kaj alvenis ankoraŭ ekstarto de la bombaviadiloj. Oni do pro tio tiel kalkulas, ke G.I. Joe savis vivon de pli ol 100 soldatoj kaj miloj de civitanoj (kio estas do troigo).

Surbaze de la servoj de G.I. Joe, ĝi ricevis en novembro 1946 feste la britan militistan medalon Dickin por bestoj, transdonita de Lordo-Urbestro de Londono. Ĝian postrestintan vivon, G.I. Joe plenumis en kolombejo de „Racing Pigeon Hall of Fame“ ĉe New York City, ekde 1957 en zoologia ĝardeno de urbo Detroit, kie ŝi mortis en aĝo de 18 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]