Kolomba staleto
Kolomba staleto aŭ kolomba domo, fortikaĵo aŭ kolombejo estas tiu aparta konstruaĵo, kiu estas specife konstruita kun etaj niĉoj por la kolomboj. Ĝi estas ofte videbla en norda Portugalio, en Normandio, Bretonio. En orienta Eŭropo oni uzis tiucele subtegumentejon de domoj aŭ apartan starantan lignan kolombejon sur kolono.