GIEB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La GIEB (Granda Interligita Esperanto-Babilejaro) estas unu de la plej konataj esperantaj babilejoj interrete. Ĝin konsistas Karelia, la VEKejo, kaj IRC. Interretaj robotoj konektas la babilejojn per la VEKejo. La GIEB robotaro nuntempe ĉefe estas programita de Michiel Meeuwissen (babileje: miĥil) kaj Lars Sözüer (babileje: sencay). La unuan version de la Karelia roboto faris Joost Witteveen (babileje: joosteto), ĉirkaŭ januaro 2001 (sed lia kodo ne plu uziĝas).

Estas pli ol 250 babilemuloj de pli ol 40 landoj kiuj partoprenas en iu babilejo. Oni povas vidi la aktualajn partoprenantojn en monda mapo. Ankaŭ, oni povas vidi la plenan galerion kiu enhavas pli ol 200 bildojn de babilemuloj. La Galerio de babilemuloj unue estis farita de sencay (februare/marte 2001), kaj poste joosteto transprenis, kaj faris la paĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]