GLAT-rajtoj en Burundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Burundo alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Antaŭ 2009 samseksaj seksumaj agoj ne estis krimaj deliktoj, sed nuntempe ili ja estas krimaj deliktoj. Tio validas pri agoj inter viroj kaj pri agoj inter virinoj. La puno estas maksimume 2-jara malliberigo kaj monpuno. GLAT-uloj estas regule jure persekutitaj fare de la registaro kaj aldone alfrontas stigmatigon en la socio.

Resuma tabelo[redakti | redakti fonton]

Samseksaj seksumaj agoj laŭleĝaj Ne (Puno: maksimume 2-jara malliberigo)
Egala aĝo de konsento Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate dungadon Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate liveradon de varoj kaj plenumadon de servoj Ne
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate ĉiujn aliajn temojn (inkl. nerektan diskriminacion, malamparolon) Ne
Samseksaj edziĝoj kaj edziniĝoj Ne (Konstitucia malpermeso ekde 2005)
Rekono de samseksaj paroj Ne
Duoninfana adoptado de samseksaj paroj Ne
Komuna adoptado de samseksaj paroj Ne
GLAT-uloj permesitaj servi malkaŝe en la armeo
Rajto ŝanĝi juran genron Ne
Aliro al eksterkorpa fekundigo por lesboj Ne
Komerca lunaskado por gejaj viraj paroj Ne
Viroj seksumintaj kun viroj permesitaj donaci sangon Ne

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]