Gadĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gadĵo (iam gaĝo) estas en la cigana lingvo markigo por personoj de alia ol la cigana deveno. La termino esprimas heterogenecon de la markito rilate al la ciganoj. La vorto gadĵo havas la saman radikon kiel gav - vilaĝo. Por virino de la necigana deveno ekzistas vorto gadĵi, gaĝi.

La origina signifo signifis sole vilaĝanon, bienulon de alia deveno ol la cigana. Sed en kelkaj regionoj de Slovakio ĝi estis uzata por kiu ajn ne-cigano. Escepto estis anoj de inteligentularo, eventuale pli supera urba tavolo, por kiuj estis uzata vorto raj = sinjoro, kiu hodiaŭ pli prefere signifas homon noblan, sed diferencigo de etna deveno. Plua termino de simila signifo estis vorto goro (por viro), gori (por virino), sed kiu markis ĉefe homon de blanka haŭto, pli ol homon de certa socia posteno.

En kelkaj dialektoj (ekzemple en la ŝariŝa dialekto - la dialekto disvastigita en orienta Slovakio en regiono de Šariš) la nocio gadĵo, kaj derivitaj vortoj (gadĵovkagadĵuvka por virino, eventuale gadĵovina = gadĵaĵo) havas negativan signifon nerilata kun la nocio "necigana", ĝi signifas needukitan homon, forkegulon, al kiu pajlo grimpas el botoj), "gadĵaĵo" poste signifas nekvalitan aĵon aŭ nedeziratan aperaĵon. Tiuj ĉi vortoj estas en donita signifo kutime uzata en Prešova regiono.

En okcidenta Eŭropo kaj en Ameriko ĝi havas iam pejorativan signifon en senco "nepura", tio estas nekonservanta la ciganajn moralajn principojn. Ekzemplo en frazo (proverbo):

Sikhav gadžeske, kaj sal manuš, jov tuke sikhavela, hoj the jov hin manuš.

Montru al gadĵo, ke vi estas homo, kaj li montros al vi, ke eĉ li estas homo.