Galloj (pastroj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Galloj (Latine galli, Greke galloj) estis kastritaj pastroj de Cibela, la Azia Patrino-Diino, kaj de la Siria Diino Atagartis. Ili ekhavis sian nomon laŭ la rivero Gallos en Frigio, kies akvo laŭdire povis frenezigi aŭ ekstazigi la homojn, sed ankaŭ helpis sanigi ilin. La kulto pri Cibela estis vaste konata en la Romia Imperio, same kiel tiu de Bakĥo. Ankaŭ aliaj homoj krom la galloj —pastrinoj, muzikistoj, k.a.— partoprenis en la celebrado de l' misterokulto. Tiu ĉi kulto enhavis rolo-ludadon kaj ekstaziĝon.

En la ĝenerala publiko, la gallojn oni ne alte taksis. De kontraŭuloj ili estis ofte konsiderataj kiel mis-moraj gejoj.