Galmudugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galmudugo
federal member state of Somalia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 30′ N, 46° 23′ O (mapo)5.501944444444446.379444444444Koordinatoj: 5° 30′ N, 46° 23′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Galmudugo (Somalio)
Galmudugo (Somalio)
DEC
Galmudugo
Galmudugo
Situo de Galmudugo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galmudug [+]
vdr
Situo de Galmudugo en Somalio

Galmudugo, estas memdeklarita ŝtato en centra Somalio. La administra ĉefurbo, Suda Galkajo, estas fakte la suda duono de la urbo kaj distrikto de Galkajo. Norde estas Puntlando, okcidente Etiopio kaj sude estas la resto de Somalio, lastatempe sub la kontrolo de la Transira Federa Registaro (TFR). La nomo estas kombino de Galguduud kaj Mudug. Malkiel la disiĝema Somalilando de nordokcidenta Somalio, Galmudugo, kiel la norda somalia regiono de Puntlando, ne celas internacian agnoskon kiel separata lando. Ili konsideras sin kiel federa dividaĵo ene de la pli granda federa respubliko de Somalio, kiel estas difinita de la Tansira Federa Konstitucio de 2004 (TFR).

Situo[redakti | redakti fonton]

Galmudugo estas la plej centre situa areo en Somalio. La landareo - unu el la plej ampleksaj de la 16 originaj regionoj de Somalio - estas 100,000 km². kaj ĝi estas bordita oriente de la Hinda Oceano, okcidente de Etiopio, norde de la regiono Nugal (nuntempe Puntlando) kaj sude de la regiono Galgadud. La tri iamaj distriktoj de la regiono de Mudug kaj Galkajo, kun 25 vilaĝetoj havas kombinan populacion ĉirkaŭkalkulatan de 500,000 loĝantoj ariĝitaj en klanoj.

Rilato kun Puntlando[redakti | redakti fonton]

Galmudugo konfliktas kun Puntlando pro la fakto ke ili estis ofte viktimoj de kolektivaj punoj de la Islamaj Kortumoj dum ties regado de plej parto de suda Somalio en 2006. Ekzemple oktobre Puntlando malpermesis flugoj el kaj al suda Somalio, inklude, pro proksimeco, Galmudugo. Galmudugo ege malakceptis tiun decidon[1].

Galmudugo kaj Puntlando konfliktas lastatempe pro la kontrolo de la Flughaveno de Galkajo, kiu situas en la suda parto kontrolita de Galmudugo, sed la flughaveno mem estas kontrolita de Puntlando, kio kaŭzis kelkajn okazaĵojn kiel misilatako kontraŭ la flughaveno el la zono de Galmudugo la 1an de junio de 2008[2].

Milito kontraŭ la Islamaj Kortumoj[redakti | redakti fonton]

Galmudugo kaj la IK konfliktiĝas pli kaj pli ekde oktobro kaj novembro de 2006, kaj la IK invadis la zonojn de Galinsoor, Hobjo, Harardere, Bandiradlej kaj la bazo de Abdi Qeybdiid en la marehana urbo de Abudwaq en novembro kaj decembro. Kombina etiopia-puntlanda armeo intervenis por eviti, ke la IK kaptu la urbon de Galkajo (la plej grava urbo en la regiono), kies norda duono estas administrita de Puntlando. La alianco Etiopio-Puntlando-Galmudugo-Abdi Qeybdiid venkis kaj rekaptis la zonojn de Bandiradlej kaj Galinsoor.

La 1an de januaro de 2007, Abdi Qeybdiid kaj la armeo puntland-etiopia lasis la Galmudugon kaj sekvis al Mogadiŝo, okupante dum mallonge la zonojn de Adado kaj Dusamareb.[3] Lastatempe, la statuso de la plej parto de Galgadud (escepte Gelinsoor, administrita de Galmudugo) estas nesolvita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Jimale (ed), The Invention of Somalia. Lawrenceville, NJ, 1995
  • Cassanelli, Lee V., The Shaping of The Somali Society- Reconstructing the History of a Pastoral People, 1600-1900. Philadelphia, Pennsylvania Univ. Press, 1982.
  • Middleton, John. The World of the Swahili- An African mercantile civilisation. Yale University 1992.