Saltu al enhavo

GameFAQs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GameFAQs
video game news website vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de Red Ventures vd
TTT Oficiala retejo
vdr

GameFAQs estas videoluda retejo kiu proponas gvidilojn kaj aliajn informojn rilate al videoludoj, sed ankaŭ vastan aktivan mesaĝtabulan forumon. Ĝi estis kreita en novembro 1995 fare de Jeff Veasey kaj estas posedata de Fandom, Inc. ekde oktobro 2022. Allen "SBAllen" Tyner estis ties ĉefa administranto dum dudek jaroj ĝis sia demisio la 18-an de oktobro 2023.[1] La retejo estas nuntempe administrata de komunuma administranto "DToast" kaj kontribuestro "ZoopSoul".[2]

La retejo disponigas vastan datumbazon de videoludaj informoj, inkluzive de solvlibroj, oftaj demandoj, trompkodoj, recenzoj, ludsavoj, skatolaj bildoj kaj ekrankopioj, preskaŭ ĉiuj el kiuj estas submetitaj de volontulaj kontribuantoj. Ĝi kovras ĉiujn ludsistemojn ekde la 1980-aj jaroj ĝis la nuntempaj modernaj videoludiloj same kiel komputilaj kaj poŝtelefonaj ludoj. GameFAQs ankaŭ gastigas aktivan mesaĝtabulan komunumon, kiu havas apartajn subdiskutejojn por ĉiu ludo en la datumbazo de la retejo, kune kun diversaj aliaj tabuloj. GameFAQs organizas ĉiutagajn opini-enketojn kaj turnirkonkursojn.

GameFAQs estis pozitive recenzita de The Guardian,[3][4][5] The Canadian Press,[6] kaj Entertainment Weekly.[7] En 2009, GameFAQs.com estis unu el la 300 plej alt-trafikitaj anglalingvaj retejoj laŭ Alexa.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stepping down as admin. Alirita 8 November 2023.
  2. Announcing New Community / Contributor Leads. Alirita 8 November 2023.
  3. Schofield, Jack, "Games Watch", The Guardian, 2000-05-11, paĝo 11.
  4. Pratchett, Rhianna, "Web Watch", The Guardian, 2003-02-06, paĝo 8.
  5. "Cream of the Crop: 100 Most Useful Websites", The Guardian, 2004-12-16, paĝo 22.
  6. Davidson, Neil, "Online Site Fort Knox of Video-Game Hints", Windsor Star, 2003-03-11, paĝoj 15.
  7. "Internet Capsule Review". Entertainment Weekly. 2000-02-04. Archived from the original on 2012-03-15. Retrieved 2007-01-24.
  8. GameFAQs.com. Alexa Internet. Arkivita el la originalo je 2014-05-29. Alirita 2009-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]