Garissa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Garissa
Almond Resort, Garissa.jpg
Administrado
Poŝtkodo 70100 [+]
Demografio
Loĝantaro 65 881  (1999) [+]
Geografio
Geografia situo 0° 27′ S, 39° 39′ O-0.4569444444444439.658333333333Koordinatoj: 0° 27′ S, 39° 39′ O [+]
Alto 151 m [+]
Horzono Orient-Afrika Horzono [+]
Situo de Garissa
Information icon.svg
vdr

Garissa estas urbo en la orienta parto de Kenjo. Ĝi estis la ĉefurbo de la Nordorienta provinco de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. Nun la urbo havas la rangon de distrikta ĉefurbo. En Garissa situas la universitata kolegio, en kiu la 2-an de aprilo 2015 okazis almenaŭ 147 mortoj de aparte kristanaj studentoj pro terorisma atenco fare de la somalia bando Al Ŝabab.

La urbo situas borde de la rivero Tana, proksimume 40 kilometrojn sude de la ekvatoro.