Gasosatureco de la rokaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gasosatureco)

Gasosatureco de la rokaĵoj estas grado je kiu iliaj poroj, kavernaĵoj kaj fendoj, pleniĝis je tergaso.

Ĝi dependas de sorba kapablo de mineraloj, kiuj formas rokaĵon, de poreco kaj fendeco de rokaĵoj, de gasopremo. Oni esprimas gasosaturecon per koeficiento de gasosatureco Kg, kiu estas rilatumo de volumeno de tergaso, pleniginta la rokaĵon, al volumeno de malfermaj poroj, kavernaĵoj kaj fendoj en ĝi.

En gaskuŝejoj gasosatureco karakterizas parton de volumeno de malfermaj rokaĵaj poroj, okupitaj de libera gaso en termobaraj kondiĉoj de tavolo. Kg de la rokaĵo estas taksata laŭ koeficiento de ĝia akvumeco Ka, surbaze de bilanco de neintermikseblaj fluaĵoj en rokaĵoj: Kg = (1 – Ka). Dum antaŭeniĝo de akvo kaj akvumiĝo de la tavolo observeblas resta gasosatureco, kiu konformas al kvanto de nemovebla gaso (kaptita en la poroj, disigita). Kg estas kalkulata en gasputo per geofizikaj metodoj kun uzado de informoj pri petrofizikaj ecoj de la rokaĵoj, ktp.

Esplorado de gasosatureco necesas por pritaksi rokaĵon kiel kolektujon, kalkuli gaskapaciton kaj kontroli ekspluatadon de gasminejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газонасыщенность горных пород // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 105. ISBN 5-85270-327-3.