Gaspar de Guzmán y Pimentel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surĉevala portreto de la graf-duko de Olivares, fare de Diego Velázquez.

Don Gaspar de GUZMÁN y PIMENTEL, grafo de Olivares kaj duko de Sanlúcar, alikonita kiel Grafo-Duko de Olivares, hispanlingve Conde-Duque de Olivares, (naskiĝis la 6-an de januaro 1587 - mortis la 22-an de julio 1645) estis hispana ministro kaj favorito de la reĝo Filipo la 4-a. Li estis unu el la plej influaj regantoj de la 17-jarcenta.

Vivo

Li naskiĝis en Romo, kie lia patro estis tiam hispana ambasadoro. Li heredis la titolon de grafo de Olivares, sed estis plie atribuita la duklando de Sanlúcar la Mayor de Filipo la 4-a : li povis konservi la du titolojn nur danke al escepta favoro de la reĝo.

Ekde la reĝado de Filipo la 3-a, Olivares estis sendita en la kunvivantaron de la heredinto, la estonta Filipo la 4-a. Kiam la nova reĝo alvenis sur la trono, li estis nur 16 jarojn aĝa, kaj do konfidis al Olivares superkontrolon de siaj aktoj. Li rapide fariĝis tio, kion oni nomas valido en la hispana lingvo, tio estas iu pli potenca ol tradicia ĉefministro : li vere estis la favorito kaj, iasence, la alter ego de la reĝo. Olivares gvidis la eksterajn aferojn de Hispanio dum dudek du jaroj, tra la multaj militoj de tiu periodo. Ĝis hodiaŭ, oni ofte mallaŭdas Olivares pro la tiamaj malvenkegoj, kiuj ekis la disfalon de la hispana imperio, kvankam tio tute ne certas.

La malfavoro de Olivares okazis en 1640, ĉefe pro la tumultoj en Portugalio kaj Katalunio. La reĝo nur malvolonte reĵetis lin, kaj nur pro la premo de kortega intrigo estrita de la reĝino Elizabeto de Burbono. Lia nevo Luis de Haro sekve anstataŭis lin ĉe la reĝo.

Portretoj

La grafo-duko restas fama interalie pro la pluraj portretoj, kiujn pentris la majstro Diego Velázquez, kiun Olivares ĉiam estimis kaj protektis.

Vidu ankaŭ