Gaston Hoessélo Eboe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaston Hoessélo EBOE (naskiĝis 1955 - mortis la 2-an de julio 1998) estis togolanda esperantisto. Lerninte Esperanton, li fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio UEA, ties vicdelegito en Anyronkopé kaj fakdelegito pri folkloro. Tie ĉi, en sia hejmurbo, li estis ankaŭ prezidanto de la loka klubo Espero.