Gavdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gavdos
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco98 m [+]
Koordinatoj34° 50′ N, 24° 5′ O (mapo)34.83333333333324.083333333333Koordinatoj: 34° 50′ N, 24° 5′ O (mapo)
Areo27 km² (2 700 ha) [+]
Loĝantaro208 [+] (2021)
Poŝtkodo73001 [+]

Gavdos (Grekio)
Gavdos (Grekio)
DEC
Gavdos
Gavdos
Map
Gavdos

Vikimedia Komunejo:  Gavdos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Gavdos (greke Γαύδος) estas greka insulo kaj komunumo en la kreta prefektujo Ĥanio. La insula komunumo havis en 2001 ĉ. 100 loĝantojn (konstantaj loĝantoj nur 50). Administra centro estas la loko Kastri.

La insulo Gavdos situas ĉ. 36 km sude de Kreto en la Libia maro kaj estas tiel la plej suda insulo de Eŭropo (se oni ne kalkulas la Kanariajn insulojn, kiuj apartenas nur politike al Eŭropo). Apud ĝi situas la neloĝata insuleto Gavdopoula.

La insulo havas la surfacon de ĉ. 30 km² (plej longe 9 km, plej larĝe 5 km). La plej alta punkto estas 368 m. Oni forliveras la rubaĵon per ŝipo. La insulon interligas semajna ŝipveturo al Paleochora, dum turisma sezono pli ofte.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1930-aj jaroj, oni ekzilis multajn komunistojn sur la insulon (pli ol 250, inter ili Markos Vafiadis). Dum la dua mondmilito, la insulon okupis germanoj.

Dum la 1950-aj jaroj, multaj insulanoj translokiĝis al Kreto. Ekde la 1970-aj jaroj evoluis la turismo sur la insulo.