Geiranger-fjordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geiranger-fjordo
Historia-geografia regiono
fjordo [+]

LandoNorvegio
- koordinatoj62° 5′ 40″ N, 7° 4′ 50″ O (mapo)62.0944444444447.0805555555556Koordinatoj: 62° 5′ 40″ N, 7° 4′ 50″ O (mapo)


Geiranger-fjordo (Tero)
Geiranger-fjordo (Tero)
Møre og Romsdal Geiranger

Geiranger-fjordo (Møre og Romsdal)
Geiranger-fjordo (Møre og Romsdal)
DEC

Geiranger-fjordo (Norvegio)
Geiranger-fjordo (Norvegio)
DEC

Map
Geiranger-fjordo
Vikimedia Komunejo:  Geirangerfjorden [+]
vdr
La orienta fino de la Geiranger-fjordo, julio 2005
Geiranger-fjordo, 2019

La Geiranger-fjordo estas unu el la plej konataj fjordoj de Norvegio kaj apartenas ekde 2005 al Monda naturheredaĵo de Unesko. Ĝi situas ĉirkaŭ 200 km (aerlinie) nordoriente de Bergen kaj ĉirkaŭ 280 km (aerlinie) nordokcidente de Oslo.

Ĝi longas ĉirkaŭ 15 km kaj estas daŭrigo de la Sunnylvs-fjordo, kiu estas flanka brako de la Stor-fjordo. Ĉe fino de la Geiranger-fjordo sitruas la komunumo Geiranger.

Specifa turisma allogaĵo estas la veturo kun pramo Hellesylt-Geiranger aŭ kun ŝipo de Hurtigruten, kiuj somere veturas en la fjordon. Vidindaj estas la akvofaloj „Sep fratinoj“ (norvege De syv søstre) aŭ la akvofalo „Amanto kaj fianĉina vualo“. Oni povas vidi eĉ hodiaŭ forlasitajn kamparanajn areojn sur krutaj deklivoj. Kelkaj el ili estis atingebla nur per eskalo. Pli frue gravis eĉ la agrikulturo pro la milda temperaturo kaj la preskaŭ 24-hora sunradiado en somero kaj tio sufiĉis eĉ kultivi, rikolti abrikotojn, fruktojn.

Alia vidindaĵo estas la veturo per aŭto tra la „Nobela strato“ (norv.: Ørneveien), kun 11 harpinglaj kurbiĝoj kaj belega panoramo al Geiranger-fjordo.

La fjordo estis listigita la 14-an de julio 2005 kiel monda heredaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]