Saltu al enhavo

Gelasio la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni da Gaeta
(1060-1119)
Bildo de la papo Gelasio la 2-a.
Bildo de la papo Gelasio la 2-a.
Persona informo
Naskiĝo 1060
en Gaeta, Italio
Morto 29-a de januaro 1119
en Klunizo, Francio
Tombo Abatejo de Cluny Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Memorigilo Gelasio la 2-a
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en RomoPapa Ŝtato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gelasio la 2-aGiovanni Caetani estis estro de la Katolika Eklezio kaj reganto de la Papaj Ŝtatoj ekde la 24-a de januaro 1118 ĝis sia morto en 1119. Monaĥo de Monto Kasino kaj kanceliero de Papo Paskalo la 2-a, Kaetani estis unuanime elektita por sukcedi lin. Tiel farante, li ankaŭ heredis la konflikton kun imperiestro Henriko la 5-a pri investituro. Gelasio pasigis bonan parton de sia mallonga papeco en ekzilo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo de Gelasio la 2-a konsekrante en la Katedralo de Pizo.
Portreto de la papo Gelasio la 2-a, laŭ Costantino Gaetani (1568-1650).
Bildo de la papo Gelasio la 2-a.
La episkopo Norberto antaŭ la papo Gelasio la 2-a.
Benediktana abatejo sur la pinto de la Monto Kasino.
Gravuraĵo de mezepoka Ponto Mammolo de Giuseppe Vasi (1754). Casale la Vannina estas videbla en la fono.

Li naskiĝis inter 1060 kaj 1064 en Gaeta en la pizana branĉo de la familio Kaetani, kaj li fariĝis monaĥo de Monte Kasino. Papo Urbano la 2-a, kiu deziris plibonigi la stilon de la papaj dokumentoj, venigis lin al Romo kaj igis Caetani-on papa subdiakono (aŭgusto 1088) kaj https://www.ewtn.com/catholicism/holysee/cardinals/deacons kardinala diakono] en la Baziliko de Santa Maria in Cosmedin (probable la 23-an de septembro 1088). Kiel kanceliero de la Sankta Romia Eklezio ekde 1089 ĝis 1118, li draste reformis la papan administrejon, establante permanentan stabon de oficistoj por la papeco, superante la antaŭan kutimon fidi je romiaj notarioj por verki papajn dokumentojn, kaj enkondukante la minusklan kurian skribon. Lia oficperiodo ankaŭ establis la precedencon, ke la papa kanceliero ĉiam estus okupata de kardinalo kaj tenus la oficon dumvive aŭ ĝis elektiĝi kiel papo.

Pontifikeco

[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post sia unuanima elekto por sukcedi la Papon Paskalon la 2-an en 1118, li estis kaptita de Ĉenĉjo la 2-a Franĝipano, partiano de imperiestro Henriko la 5-a, sed li estis liberigita per ĝenerala ribelo de la romanoj nome de li.

Henriko la 5-a provis devigi la privilegion de investituro konceditan (kaj poste revokitan en 1112) de la papeco, sub premo, fare de Paskalo la 2-a. Li forpelis Gelasion la 2-an el Romo en marto 1118, deklaris lian elekton nula kaj malvalida, kaj starigis Maurice Bourdin, ĉefepiskopon de Braga, kiel kontraŭpapon sub la nomo de Gregorio la 8-a.

Gelasio la 2-a fuĝis al Gaeta, kie li estis ordinita sacerdoto la 9-an de marto 1118 kaj la sekvan tagon ricevis episkopan konsekron. Li tuj ekskomunikis Henrikon la 5-an kaj la kontraŭpapon kaj, sub normanda protekto, povis reveni al Romo en julio. Sed la tumultoj de la imperiisma partio, precipe tiuj de la Franĝipani-idoj, kiuj atakis la Papon dum celebrado de Meso en la baziliko de Sankta Prasede, devigis Gelasion la 2-an denove ekziliĝi. Li ekiris al Francio, konsekrante en la katedralo de Pizo survoje, kaj alvenis al Marsejlo en oktobro. Li estis akceptita kun granda entuziasmo en Avinjono, Montpellier kaj aliaj urboj, okazigis sinodon en Vieno en januaro 1119, kaj planis okazigi ĝeneralan koncilion por solvi la investituran demandon kiam li mortis en la Abatejo de Klunizo.[1]

Eklezia Kariero

[redakti | redakti fonton]

Johano de Gaeta ricevis malgrandajn ordenojn kaj ne estis ordinita subdiakono ĝis 1074 aŭ 1075. Inter 1074/1075 kaj 1088, li verkis siajn unuajn literaturajn verkojn.

En 1086, Papo Viktoro la 3-a nomumis lin "kopiisto" de la Apostola Kancelario. La 12-an de marto 1088, Papo Urbano la 2-a nomumis lin Kanceliero de la Sankta Romia Eklezio, komence "pro tempore" (provizore), kaj poste definitive en 1089. En 1088, ankoraŭ ĉe Monto Kasino, Johano de Gaeta partoprenis en la transskribo de la registro de Papo Johano la 8-a kaj eble ankaŭ tiu de Leono la 1-a. Antaŭ septembro de la sama jaro, Viktoro la 3-a levis lin al Kardinala-Diakono de Sankta Maria in Cosmedin, tiutempe ankoraŭ nomata Santa Maria in Schola Græca. Inter aŭgusto 1088 kaj majo 1099, li redaktis papajn dokumentojn.

La Doktrino de la Du Glavoj de la Papo

[redakti | redakti fonton]

Papo Paskalo la 2-a, elektita en 1099, konfirmis lin kiel estron de la papa kancelario. Johano dividis la malliberigon kun Paskalo de februaro ĝis aprilo 1111, kiam imperiestro Henriko la 5-a arestigis la papon. Oni ankaŭ diras, ke li redaktis la dokumenton, per kiu Paskalo la 2-a, sub premo, donis al la imperiestro la rajton je investituro kaj promesis al Henriko la imperian kronadon — la tiel nomatan Traktaton de Ponte Mammolo. Ĉe la Laterana Sinodo de 1116[2], Johano aperis kiel firma subtenanto de Paskalo la 2-a en la Investitura Polemiko.

Paontifikeco kaj Morto

[redakti | redakti fonton]

Johano de Gaeta partoprenis en la papa elekto de 1118 kaj estis unuanime elektita papo la 24-an de januaro 1118, en la preĝejo de Santa Maria in Pallara sur la Palatina Monteto (Romo), sen ke la ekskomunikita imperiestro Henriko la 5-a partoprenu en la elektoprocezo. Johano de Gaeta elektis la papan nomon Gelasion la 2-an. Tio verŝajne celis signali lian intencon aserti papan superecon kontraŭ la imperiestro en la Investitura Polemiko, kiel Gelasio la 1-a kaj poste Gregorio la 7-a pledis per la doktrino de la Du Glavoj. Membroj de la nobela familio Franĝipani, tamen, kaptis la novan papon kaj malliberigis lin en unu el siaj kasteloj, timante ke li estus tro komplezema al Henriko la 5-a.

La imperiestro rapidis al Romo por aserti siajn pretendojn, sed Gelasio la 2-a fuĝis al sia hejmurbo Gaeta, kie li estis kronita kiel papo la 10-an de marto 1118. Sekve, Henriko la 5-a kronigis la klunizanon Maurice Bourdin kiel kontraŭpapon.

Neniu interkonsento povis esti atingita kun la imperiestro en la sekvaj jaroj, precipe koncerne la Investituran Polemikon, kiu tiam estis je sia kulmino. Tial, ĉe la Sinodo de Fritzlar en 1118, Gelasio konfirmigis kaj renovigis la ekskomunikon de Henriko, prononcitan de sia antaŭulo.

Gelasio la 2-a mortis en Klunizo la 29-an de januaro 1119, post papeco de nur unu jaro.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Angla Vikipedio
  2. History of the Catholic Church
  3. Germana Vikipedio