Gelateno
Gelateno estas proteina substanco, solida sed mola, kiun oni ekstraktas el la ostoj, kartilagoj kaj feloj (haŭtoj).
Ĝia E-numero estas E441.
Ĝia ATC-kodo estas B 05 AA 06.[1]
Preparado
[redakti | redakti fonton]Gelateno estas produktata el la feloj kaj ostoj de ĉefe porkoj kaj bovoj kaj kelkfoje de birdoj aŭ fiŝoj. Post hidrolizo ĝi estas longdaŭre infuzita en varmega akvo. Samkiel la infuziĝo de buljono la solveblaj elementoj solviĝas. Poste la rezultato estas densigita kaj sekigita.
Uzado
[redakti | redakti fonton]- Gelateno uzatas celante kultivi mikrobojn en gelatena medio, aŭ ankoraŭ fari gelatenan (tegitan de gelatenbromida substanco) paperon por fotografio.
- Gelatenaĵo estas besta gelateno, uzata kiel manĝaĵo.
Religiaj kaj principaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]Anoj de kelkaj religiaj grupigoj (islamanoj, judoj), kiuj nur rajtas manĝi halale aŭ koŝere, ne volas uzi gelatenon, kiu eble devenas de porkoj aŭ bovoj; ankaŭ vegetalanoj kaj vegetaranoj plejofte ne uzas ĝin pro la besta deveno. Ofte ĝi estas anstataŭigita de agaragaro, kiu estas farita el algoj.