General Toŝevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Tosĉevo (ruĝa kvadrato) - Bulgario – najbaraj komunumoj: Dobriĉ, Kardam, Balĉik, Mangalia, Silistra, Dulovo, Ŝumen, Kaspiĉan, Devnja, Varna

General Toŝewo (bulgare Генерал Тошево) estas urbo en nordorienta Bulgario, Dobruĝo, distrikto Dobriĉ, kun 7.130 loĝantoj en 2009. Ĝi estas same adiministra centro de komunumo General Toŝevo.

Ĝis 1942, loko havis la nomon Kasamkjoj (bulg. Касъмкьой) aŭ Kasam (bulg. Касъм). Poste oni ricevis la nunan nomon post Generalo Stefan Toŝev (1859-1924) – heroo el la unua monda milito. La urban rangon, rajtojn ricevis la urbo en 1960.

Geografio[redakti | redakti fonton]

General Toŝevo situas 25 km nordoriente de Dobriĉ, en proksimo al la rumana limo.

Administra komunumo General Toŝevo[redakti | redakti fonton]

La komunumo General Toŝevo havas areon de 986 km² kaj loĝantojn de 20.668 (25-an de januaro 1999). Ĝi konsistas el 42 vilaĝoj – la grandaj estas Kardam, Spasovo, Krasen, Rosiza , Vasilevo kaj Preselenci.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvin kilometrojn fore de General Toŝevo situas la renoma nacia esplorinsituto pri greno kaj helianto, fondita en 1951. La instituton minacas nun fermo.

La agrikulturo estas la ĉefa ekonomia branĉo de la regiono, kun prilaboro de la agrikulturaj produktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis menciita unuafoje en otomana taksa registraĵo kiel Kasιm, en 1573. Laŭ arkeologiaj trovitaĵoj, la areao estis setlita ekde la antikvo fare de Getae kaj poste de antikva Romio. La ĉirkaŭa regiono iĝis parto de la Bulgara imperio post ties establo en 681 kaj restis en ties regfdo ĝis fino de la 14-a jarcento, kiam la otomanoj konkeris ĝin en la bulgaraj-otomanaj militoj. Ĝi restis sub otomana regado ĝis 1878, liberiĝo de Bulgario. Post la dua balkana milito, Bulgario devis cedi la teritorion al Rumanio kun tuta suda Dobruĝo. ĝi estis renomita al Sfântul Dumitru en 1918 de Casim kaj en 1934 al Ion Gheorghe Duca je honoro al politikisto kaj ĉefministro de Rumanio, murdita fare de la faŝisma Fera Gvardio, en la antaŭa jaro.

Rumanio devis transdoni la vilaĝon al Bulgario, surbaze de la Traktato de Craiova de 1940. Ĝi ricevis la nunan nomon en 1942, estis deklarita al urbo en 1960.