Druzo (geologio)
Aspekto
(Alidirektita el Geodo)
Druzo aŭ Geodo estas kavo en petro, kiu povas esti plenigita per kristaloj de diversaj specoj. En la druzo la vando de la kavo estas kovrita per kristaloj, en la geodo kontraŭe la tuta ena spaco estas plenigita per kristaloj.
Ekesto
[redakti | redakti fonton]En kavaĵojn ekestintajn per vulkanaj procezoj, enpenetras mineraloriĉa akvo, kio dum longa tempo rezultigas formiĝon de kristaloj.
Kiel ekzemplo servas la supra bildo, kiu montras globoforman druzon kovritan de ametistoj el Meksiko (diametro proksimume 8 cm). En Brazilo oni trovas grandegajn druzojn plenaj el ametistoj kun pli ol du metroj en diametro.