Geoffrey Burks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Geoffrey BURKS estas usona astronomo kaj edukisto.

Li naskiĝis en Tenesio. Post la mezlernejo li iris en la Universitaton de Ĉikago kie li diplomiĝis. Liaj universitataj esploroj temis pri la interstelaj gasoj kaj polvo ; li studis ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de nia galaksio.

Li faris post-doktorajn esplorojn en la Universitato de Koloradio, kie li sentis altiron por la eduko. Li tenis edukistajn postenojn ĉe la Centra Komunuma Kolegio de Nov-Meksiko kaj ĉe la Luiziana Universitato en Baton Rouge.

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de la asteroido (79867) 1998 YO1 la 17-an de decembro 1998 kun Matthew Collier.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]