Geoĵetono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geomonero)

Geoĵetono (angle geocoin), ankaŭ nomata geomonero kaj geomedal(et)o, estas medaleca ludobjekto uzata en geokaŝado.

Ĝi povas esti persona objektoj uzata de geokaŝanto, lasata en kaŝujo por esti trovota kaj aliloken movota de alia ludanto. Geoĵetono estas kutime produktataj en malgrandaj kvantoj de kelkaj cent kaj servas plej ofte kiel kolektaĵoj (malpli ol 20% troviĝas en la kaŝujoj). La geoĵetonoj kutime havas unikan 6-ciferan numeron, kiu helpas spuri ilin rete ĉe la retejo geocaching.com.

Preskaŭ ĉiu geomonero havas propran vinjeton (angle icon). Malkovrinte aŭ portinte certan geoĵetonon, la koncerna vinjeto aperas en la konto de la geokaŝanto. Tiel estadas reta kolektaĵo de la reale viditaj geoĵetonoj.

La unua geoĵetono aperis en 2001. Ĝi estas produktita de la geokaŝisto Moun10Bike. Nuntempe tiu ĵetono valoras pli ol USD 2000 por kolektantoj. Ĝis meze de 2011 ekzistis ĉirkaŭ 4600 diversaj specoj de geoĵetonoj (fine de la jaro 2009 ĉirkaŭ 3000), la alkresko estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 ĉiutage.

Ĉiu geoĵetono kutime publikiĝas en diversaj varioj/eldonoj (angle editions), t.e. en diversaj metalaj sufacoj (kiel oro (polurita aŭ ne), nikelo, nigra nikelo, arĝento, kupro ktp.) aŭ diversaj koloroj. Iuj eldonoj estas pli raraj ol aliaj kaj sekve pli serĉataj kaj pli kostaj.

La normala grandeco de geoĵetono estas inter 1,5 kaj 2 coloj. Pli malgrandaj nomiĝas mikroĵetonoj (ĉ. 1 colo = 25,4 mm) aŭ nanoĵetonoj (ĉ. ½ colo).