Geoparko Vulkanlando Ejfelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La geoparko Vulkanlando Ejfelo (germane: Geopark Vulkanland Eifel) ekzistas ekde la 19a de aprilo 2005. Ĝi estas nocia geoparko en la regiono Vulkaneifel. La geoparko entendiĝas sur surfaco de 2.200 km² de la belgaŝtata limo okcidenten ĝis la Rejno oriente, do trans la tuta mezmontaro Ejfelo. La de vulkanismo de la pasinteco signita regiono havas multajn maarojn, skorikonusojn, lafofluaĵojn, lafokupolojn, kalderojn kaj bolantajn fonojn. La plej granda kaldero formis la antaŭ ĉ. 13.000 jaroj erupciita vulkano de la hodiaua lago Laacher See. Signo de la daŭranta vulkana aktiveco estas la ĉie videblaj elteriĝantaj vulkanaj gasoj.

En la regiono la turismo estas grava ekonomia faktoro. Estiĝis informcentroj kaj muzeoj. Ĉie en la regiono troviĝas geologiaj, kulturhistoriaj kaj industrihistoriaj monumentoj. Migropadoj, biciklaj vojoj kaj bone indikitaj aŭtoŝoseoj interligas la unuopajn staciojn.

La Geoparko Vulkanlando Ejfelo unuigas jenajn regionajn geoparkojn en Rejnlando-Palatinato:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Heinz Schumacher und Wilhelm Meyer: Geopark Vulkanland Eifel. Lava-Dome und Lavakeller in Mendig. Redaktion: Karl Peter Wiemer. Rheinischer Verein für Denkmalpflege und Landschaftsschutz, Köln 2006 (=Rheinische Landschaften, Heft 57).
  • Werner d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.177086.847892