Daun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daun
Blazono
Daun (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Vulkaneifel
Komunumaro Verbandsgemeinde Daun
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°11′55″N 6°49′55″O  /  50.19861°N, 6.83194°O / 50.19861; 6.83194 (Daun)Koordinatoj: 50°11′55″N 6°49′55″O  /  50.19861°N, 6.83194°O / 50.19861; 6.83194 (Daun)
Alto super la marnivelo 410 m
Areo 48,97 km²
Loĝantaro 7963 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06592
Poŝtkodo 54550
Aŭtomobila kodo DAU
Oficiala kodo 07233501
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Wolfgang Jenssen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Leopoldstraße 29
54550 Daun
Komunuma retejo www.stadt-daun.de
v  d  r
Information icon.svg

Daun estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Vulkaneifel de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj estas la administra sidejo de la distrikto. La urba teritorio kovras areon de 48,97 km², kaj fine de decembro 2013 ĝi havis 7963 loĝantojn.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

En la kerna urbo Daun loĝas 4264 enloĝantoj. Al la urbo apartenas jenaj partoj, kiuj iam estis memstaraj komunumoj:[1]

Urboparto enloĝantoj aliĝo
Boverath 564 1969
Gemünden 215 1938
Neunkirchen 547 1969
Pützborn 1.129 1969
Rengen 438 1970
Steinborn 410 1970
Waldkönigen 699 1970
Weiersbach 251 1979
historia oficejo, kiu nun funkcias kiel hotelo
paroĥa kirko Sankta Nikolao

La Hoher List estas la nomo de 549,1 m alta tavolvulkano proksime de la urbo Daun en la mezmontaro Eifel. La Observatorio Hoher List (germane : Observatorium Hoher List) estas astronomia observatorio, ĉirkaŭ 60 km sude de Bonn, proksime de la urbo Daun en la montaro Eifel. La observatorio estas funkciigita de la "Instituto Argelander por Astronomio" de la Bonna universitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  1. Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006, Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz, Seite 174 (PDF; 2,50 MB)