Waldkönigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
elaera foto de Waldkönigen

Waldkönigen estas urboparto de Daun en la Vulkaneifel en la distrikto Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la valo de la rojo Pützbach. La najbarantaj vilaĝoj estas en la nordo Dockweiler, en la oriento Rengen, en la sudo Steinborn kaj en okcidento Hinterweiler. Tra la vilaĝo iras la distrikta vojo K 35 kaj rekte ĉe la orienta rando la federacia vojo B 421. La rojo Pützborner Bach fluas tra la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Waldkönigen estis menciata la unuan fojon en 1368.[1]

Ĝis la fino de la 18-a jarcento la vilaĝo apartenis al Reichsherrschaft Winneburg kaj Beilstein, kiu fine estis posedo de la grafoj de Metternich. Eklezie Waldkönigen estis parto de la ĉefepiskopejo Kolonjo.

En la jaro 1794 la maldekstra rejna regiono dum la unua koalicia milito estis okupita de francaj revoluciaj trupoj. De 1798 ĝis 1814 Waldkönigen apartenis al la kantono Daun en la departemento Saro.

La Viena kongreso (1815) donis la regionon al la reĝlando Prusio, Waldkönigen ekde 1816 apartenis al la nova distrikto Daun en la distriktaro Treviro kaj administrita de la Bürgermeisterei Dockweiler.

Post la Dua mondmilito la komunumo Waldkönigen apartenis al la franca okupacia zono kaj la nove instalita federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Je la 7-a de novembro 1970 la ĝis tiam memstara komunumo Waldkönigen kun tiam 384 loĝantoj estis enkomunumigita de la urbo Daun.[2]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas la katolika filia preĝejo St. Luzia. Ĝi estis konstruita en 1871 el rompŝtonoj.

Asocioj[redakti | redakti fonton]

  • DJK Waldkönigen (katolika sportasocio)
  • Musikverein Waldkönigen e. V. (muzikasocio )
  • Freiwillige Feuerwehr (volontula fajrobrigardo)
  • Motorradfreunde Waldkönigen (motorciklistoj)
  • Orgelbauverein der Filialkirche St. Luzia Daun-Waldkönigen e.V. (orgena asocio)
  • Ski-Langlauf-Verein Ernstberg e. V. (skiistoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]