Georg Habellok
Aspekto
| Georg Habellok | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1880 |
| Morto | 29-an de februaro 1940 (60-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germana Regno |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Georg HABELLOK (ĉ. 1880, mortinta 60-jara en marto 1940)[1] estis germana esperantisto kaj fervoja inspektoro. De 1919 ĝis 1926 li estis prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio. Krome li de 1923 ĝis 1926 estis afergvidanto de Silezia Esperanto-Ligo. De 1925 li estis sekretario kaj de 1930 ĝis 1935 afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Li komencis la Esperanto-movadon en Trebnitz (hodiaŭa Trzebnica).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Eisenbahn-Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Breslau: propra, 1923, 49 p. (manskribita).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Konciza nekrologo en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1940, p. 31.
- Bernardo. La terminaro, kiu kostis 1,2 milionojn da markoj. En: Ipernity (2010-02-07).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 4.

