Georg Ohm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georg Simon OHM (naskita je la 16-a de marto 1789 en Erlangen, mortinta je la 6-a de julio 1854 en Munkeno) estis germana natursciencisto.

Kariero

Li instruis matematikon kaj fizikon en la politekniko de Nurenbergo; dum siaj lastaj vivojaroj li estis profesoro pri eksperimenta fiziko en Munkeno.

En 1821 li eltrovis, ke la kurento en elektra konduktilo estas proporcia al la almetita tensio. La proporcieca konstanto estas la elektra rezistanco de la konduktilo. Tiun leĝon oni nomis laŭ li, same la SI-unuon de rezistanco, la omon.

Ohm laboris ankaŭ pri akustiko kaj evoluigis la teorion de puraj sinusecaj kaj kunmetitaj tonoj.

La faka altlernejo de Nurenbergo alprenis la nomon de Ohm.

Eksteraj ligiloj

greke http://kitap.hakikatkitabevi.com/cgi-bin/cgi.exe/rehber/query=!28vold+!7C+volt!29+/doc/{@68383 greke http://gallica.bnf.fr/scripts/ConsultationTout.exe?E=0&O=N095177 greke http://www.apfelweibla.de/ohm_biographie.htm


Vidu ankaŭ