Georgo Dandin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georgo Dandin (fr: George Dandin ou le Mari confondu) estas 3-akta komedio de Moliero, verkita en 1668 por prezentado kun baledo de Jean-Baptiste Lully.

La protagonisto Georgo Dandin /dandèn/ estas tipo de naivulo (riĉa kamparano edziĝinta al nobelino), suferanta pro tio, ke lia malprudenta deziro plenumiĝis.

Lia frazo «Vi ĝin volis, vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis!» (la lasta sceno de la akto 1-a) proverbiĝis en la franca kaj kelkaj aliaj lingvoj.

La Esperanto-versio

Esperanto-version el la franca tradukis L.L. Zamenhof en 1908, 51 p.; la dua eldono 1924; la tria eldono 1930.

Citaĵo
 En kelkaj lokoj, spertulo en lingvaj demandoj penus alimaniere esperantigi pensnuancojn, sed ĝenerale oni devas konfesi, ke Zamenhof tradukis precize kaj ĉefe ĉiam tre kompreneble. (G. S., «Esperanto», 1924, p: 124. Citite laŭ EdE

Prezento de katalunaj aktoroj estis planata por la Deka Kongreso en Parizo 1914, sed supozeble ne okazis pro la milito.

Eksteraj ligiloj

La kompleta teksto de la zamenhofa traduko disponeblas en la Reto: