Gerard Głuchowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerard Głuchowski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1936 (1936-09-24) (87-jaraĝa)
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vdr

Gerard Głuchowski (naskiĝis la 24-an de septembro 1936 en Varsovio) – pola filozofo specialiĝinta pri la hinda filozofio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis psikologion kaj filozofion ĉe la Varsovia Universitato. Dum la studado paralele interesiĝis pri la hinda hulturo kaj filozofio, precipe pri la sistemo de la klasika jogo de Patanjĝali. De 1969 laboris en la redaktejo de Filozofia Redakto de Pola Scienca Eldonejo (PWN) okupiĝante pri libroj el la kampo de formala logiko, metodologio de sciencoj kaj historio de filozofio. De 1973 iĝis scienc-didaktika laboranto de Universitato al Maria Curie Skłodowska en Lublin, kie krom sistema filozofio li lekciis pri la hinda filozofio kun aparta konsidero de la klasika jogo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gerard Głuchowski estas aŭtoro de pli ol cent laboraĵoj publikigitaj plejparte en sciencaj revuoj kaj enciklopedioj. Ilia temaro ofte rilatas al problemoj de la klasika jogo.

Pentrado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1986-1993 d-ro Głuchowski kreis ciklon de pentraĵoj, kiuj pere de la simboliko de geometriaj formoj kaj koloroj respegulas filozofian enhavon de la klasika jogo. La unua ekspozicio titolita Filozofia koncepto de jogo en la pentroarto de Gerard Głuchowski okazis en la Azia Galerio de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio en 1989.La pentraĵoj gajnis signifan sukceson en Barato. La ciklo, kiu nombras 43 laboraĵojn ankoraŭ ne estas finita

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Katalogoj de ekspozicioj:

  • Polish Posters, Paintigs, Center for Graphic Art, Sitaram Bhartia Institute, New Delhi 1992
  • Formy symboliczne jogi klasycznej (Simbolaj formoj de la klasika jogo), VI Polski Zjazd Filozoficzny (Pola Filozofia Kunveno), 5-9.09.1995, Toruń 1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

- Meditaj pentraĵoj inspiritaj de la klasika jogo