Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Nacia Teatrejo, Granda Domo

La Deutsche Nationaltheater und die Staatskapelle Weimar (eo: Germana Ŝtata Teatro kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro) estas la plej grava teatro en Vajmaro. La institucio unuigas la dramoteatron Deutsches Nationaltheater (Germana Nacia Teatro) kaj la orkestron Ŝtata Kapelo je Vajmaro. Tiuj prezentas sur entute ses scenejoj en la tuta urbo. Ĉiuj fakoj de la teatro kaj de la orkestro gastprezentas krome en kaj ekster la germanlingvaj landoj kaj prezentas krom tio en radio kaj televido. Societanoj de la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro SKLR estas la federaciero Turingujo kaj la urbo Vajmaro.[1]

La prezentejoj

  • La Granda Domo, tradiciriĉa prateatrejo ĉe Theaterplatz / Teatroplaco (ĉiuj fakoj) kun 857 sidlokoj
  • La du kromteatrejoj foyer I (60 ĝis 120 sidlokoj) kaj foyer III (87 sidlokoj) en la domo ĉe Theaterplatz (ĉiuj fakoj; „kabareta arto“)
  • La du kromteatrejoj en e-werk je Vajmaro (176 ĝis 199 sidlokoj en la Maŝinhalo, ĝis 87 sidlokoj en la Kaldronhalo), iama industridomo (ĉiuj fakoj)
  • La kongresejo congresscentrum neue weimarhalle (koncertoj de la Ŝtata Kapelo je Vajmaro)

Germana Nacia Teatrejo

La domo prezentas ĉiujn fakojn de teatro: dramojn, operojn, dancteatraĵojn (nure gastprezentadojn; kiel postsekva fako de la klasika baletoj) same kiel koncertojn. Temas do pri unu el la lastaj teatrejoj de Turingujo, kiu povas priservi ĉiujn fakojn de teatro.

Referencoj

  1. DNT wird Staatstheater, Fusion mit Erfurt endgültig abgewendet. www.nachtkritik.de, 19. Juli 2007

Eksteraj ligiloj