Gertrud Scholtz-Klink
Gertrud SCHOLTZ-KLINK (naskiĝinta la 9-an de februaro 1902 en Adelsheim, mortinta la 24-an de marto 1999 en Tübingen-Bebenhausen) estis gemana nacisocialisma aktivulino kaj publicistino. Edzinigis ŝin en 1921 la poŝtisto Eugen Klink, en 1932 la kuracisto Günther Scholtz (divorco en 1938) kaj en 1940 la politikisto kaj SS-ano August Heißmeyer († 1979). Ŝi naskis kvin infanojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filino de oficiala distrikta ĉefgeodeziisto Treusch, ŝi frekventis la gimnazion je Moosbach ĝis antaŭabiturientan ekzameniĝon. Sian edzon ŝi akompanis dum politikaj kampanjoj kaj membriĝis al NSDAP en la 1930-a jaro. Danke al goviestro Robert Wagner ŝi rajtis vidvinigite esti parolfarantino dum naziaj eventoj; ŝi ankaŭ komisiiĝis pri organizo de porvirina klubo-vivo en Badeno. Sekve ŝi moderigis la virinan sekcion de Regna Laborservo en Suduesta Germanujo. En januaro/februaro 1934 ŝi karieris en Berlino danke al nomumiĝo je estrino de Nacisocialisma Virinaro kaj de Deutsches Frauenwerk (DFW). Adolf Hitler mem honortitolis ŝin regnan gvidantinon de virinoj. En junio 1934 ŝi ekgvidis la virinan sekcion de Deutsche Arbeitsfront (DAF); dummilite ŝi memkompreneble ankaŭ responedecis pri similaj aferoj en teritorioj okupitaj fare de Wehrmacht. Kun sia edzo ŝi eĉ partoprenis batalojn Berline dum la lastaj monatoj antaŭ kapitulaco en majo 1945. Ĝis arestiĝo en 1948 ŝi vivis kun la edzo je Bebenhausen preninte la falsan nomon Maria Stuckenbrock. En 1949 respektive 1950 oni kondamnis ŝin je du kaj duona jaroj da malliberiĝo; tion plikurtigis sukcesa peto pri amnestio. Tamen perdis ŝi por ĉiam la aktivan kaj pasivan elektorajton kaj jardeko malpermeso deĵori instruistece kaj ĵurnalistece.
Klaras ke ŝi, danke al retorika talento, ja influegis multajn kunlaborantinojn. Ŝi eĉ partoprenis la elekton de taŭgaj observantinoj en koncentrejoj. Post 1953 ŝi tute retiriĝis publike. Sed en 1978 ŝi publikigis la dokumentadon Die Frau im Dritten Reich kie ankaŭ troviĝas aŭtobiografiaj trajtoj kaj pozitiva takso de porvirina politiko de la nazioj.[1]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1936: Goldenes Ehrenzeichen (fare de NSDAP)
- 1937: Goldenes HJ-Parteiabzeichen (fare de Hitlera Junularo)
- 1944: Goldenes Mutterkreuz
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Aufbau des deutschen Frauenarbeitsdienstes, 1934
- Reden an die deutsche Frau, 1934 (kune kun Hitler)
- Den deutschen Frauen, 1935 (kune kun Hitler)
- Verpflichtung und Aufgabe der Frau im nationalsozialistischen Staat, 1936
- Frauen helfen siegen. Bilddokumente vom Kriegseinsatz unserer Frauen und Mütter, 1941 (antaŭparolo)
Fonto
[redakti | redakti fonton]Kramer, Nicole: "Scholtz-Klink, Gertrud" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 449-451
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ernst Klee: Das Personenlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945, Fischer, dua eldono, Frankfurt am Main 2005, p. 557