Gestuno
Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj (World Congress of the World Federation of the Deaf) en 1951.
Historio
En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicoj de la Brita Asocio de Surduloj.
Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj (World Games for the Deaf) kaj la Mondaj Kongresoj de WFD (Monda Federacio de Surduloj).
La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝo de gestlingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.
Vidu ankaŭ
- Signuno - La Signuno estas internacia lingvo kun Gestuno.
Libro
Gestuno: International Sign Language of the Deaf. Published for the World Federation of the Deaf by The British Deaf Association. 1975. Internacia Signolingvo de surduloj. Eldono de monda federacia de sudruloj kaj britia surduloj asocio en jaro 1975. Ŝablono:Stumpo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- - Gestuno - internacia signo lingvo
- (angle, pri gestuno)
- pri monda kongreso de monda federacia de surduloj en Durban, 18-a ĝis 24-a Julio 2011, Suda Afriko
- (mondo federacia de surduloj)
- Indiĝenaj signoj por landoj
- Indiĝenaj signoj por landoj
- Indiĝenaj signoj por urboj
- internacia signolingvo de surduloj (kurso kun bildoj) - Digital version of Gestuno: International Sign Language of the Deaf / Langage Gestuel International des Sourds
- paĝo pri eŭropaj landoj kaj Gestuno - catalune, hispane, france, internacia signolingvo de surduloj kaj (germane)
- ekzemplo de gestuno kun video pri "registaro"
- demandoj pri edukado en signo lingvo, konferenco en septembro 2010, kyambogo universito, Kampala, Ugando