Get Smart's Bruce and Lloyd: Out of Control

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Get Smart's Bruce and Lloyd: Out of Control
filmo
Originala titolo Get Smart's Bruce and Lloyd: Out of Control
Originala lingvo angla lingvo • rusa lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 2008
Ĝenro spionada filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Gil Junger
Produktisto(j) Charles Roven • Andrew Lazar
Scenaro Tom Astle • Matt Ember • Buck Henry
Rolantoj Masi Oka • Nate Torrence • Jayma Mays • Marika Domińczyk • Terry Crews • Larry Miller • Patrick Warburton • Anne Hathaway • Bryan Callen • J. P. Manoux • Kelly Karbacz • Regan Burns • Vincent M. Ward
IMDb
vdr

Get Smart's Bruce and Lloyd: Out of Control estas porvidea filmo publikigita en 2008. Ĝi estas kromverko de la filmo de 2008 nome Get Smart kaj estis publikigita en Nordameriko la 1an de Julio, 2008, nur 11 tagojn post la patra filmo ekprezentiĝis en kinejoj. Reĝisorita de Gil Junger, la filmon verkis Tom J. Astle kaj Matt Ember, bazita sur konceptoj kreitaj por la origina televida serio de Mel Brooks kaj Buck Henry. La vendadoj de la filmo en DVD superis 100 000 ekzemplerojn enspezante 2.2 milionojn da usonaj dolaroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum la okazaĵoj rakontitaj en Get Smart, Bruce kaj Lloyd esploris pri nevidebliga mantelo, sed dum feato, Maragvaja agentino Isabella ŝtelas ĝin por sialanda diktatoro, El Presidente. Nune, Bruce kaj Lloyd devas trovi la mantelon per si mem, ĉar la nuraj nekompromisaj agentoj, Agento 99 kaj Agento 86 (Max Smart), estas en Rusio. Sen realagenta sperto, Bruce kaj Lloyd devas lerni kiel iĝi ino kaj enfiltriĝi en la Maragvaja Ambasado por eviti ke Maragvajo vendu la mantelon al KAOS.

La filmo inkludas kameon de Anne Hathaway kiel Agento 99 (sceno kiu referencas al okazaĵoj de la ĉefa filmo), de Terry Crews kiel Agento 91, kaj mallonga apero de Patrick Warburton kiel Hymie. Larry Miller ludas duoblan rolon kiel la "Underchief" estre de la R&D departemento, kaj lia ĝemela frato, funkciulo de CIA (Miller aperas kiel la funkciulo de CIA en la kineja filmo). La fermaj listoj enhavas erarojn kaj forviŝitajn scenojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Masi Oka - Bruce
  • Nate Torrence - Lloyd
  • Jayma Mays - Nina
  • Marika Dominczyk - Isabella
    • Brianna Rain King kiel juna Isabella
  • Patrick Warburton - Hymie
  • Larry Miller - Underchief kaj lia frato
  • Ruben Garfias - El Presidente
  • Terry Crews - Agento 91
  • Amanda Tosch kiel Agento 34
  • Luisa Moraes kiel roba virino
  • Regan Burns - Laboratoria teknikisto
  • Kelly Karbacz - Judy la akceptejisto
  • J. P. Manoux - Neil
  • Eddie J. Fernandez - Gvardiano
  • Matt Kaminsky - C.I.A. Guy (kiel Matthew Kaminsky)
  • Vincent M. Ward - C.I.A Agento
  • Ernie Grunwald - Laboratoriisto
  • Brian Gattas - Laboratoriisto
  • Anne Hathaway - Agento 99 (eksterlista kameo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]