Gihon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giĥon)
Bildo de Gihona Fonto ("Fonto de Siloam") en la verko de David Roberts "The Holy Land, Syria, Idumea, Arabia, Egypt, and Nubia".
Fonto de la Virgulino en 1907.

GiĥonGihon (en hebrea: מעיין הגיחון‎, en araba نبع ام الدرج, aŭ Fonto de la Virgulino)[1] estas fonto en la Kidron Valo. Ĝi estis la ĉefa fonto de akvo por la rezervujo Siloe en Jebus kaj poste Urbo de Davido, nome la origina loko de Jerusalemo.

Dum regado de reĝo Ĥizkija Jerusalemo estis en la jaro 701 a. K. sieĝita fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraela Samario, kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia danke al Silua tunelo, kiu alkondukis akvon el la fonto Giĥon troviĝanta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj.[2]

La alternativa nomo Fonto de la Virgulino derivas el la legendo ke tie Maria lavis la bendaĵojn de Jesuo.[3]

Koordinatoj: 31° 46′ 23″ N 35° 14′ 11″ O / 31.77306 °N, 35.23639 °O / 31.77306; 35.23639 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berrett, Lamar C. (April 1996). Discovering the World of the Bible. ISBN 9780910523523.
  2. Miloš Bič. Stopami dávných věků. Mezi Nilem a Tigridem. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 1979. p. 100n.
  3. [:en:Easton's Bible Dictionary] 1897