Ĥizkija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥizkija
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Siloam inscription
2-a libro de la Reĝoj
2-a libro de la Kroniko
Libro de Jesaja
1-a libro de la Kroniko
Informoj
Sekso vira
Nacieco Reĝlando de Judujo
Religio Jahveismo
Okupo monarko
Patro Aĥaz
Patrino Abijah
Edzo/Edzino Hephzibah
Infanoj Manase • Amariah
vdr

Ĥizkija (hebree: חִזְקִיָּ֫הוּ ,חִזְקִיָּ֫ה ,יְחִזְקִיָּ֫הוּ , greke Ἐζεκίας Ezekias en la Septuaginto, latine Ezechias), (739-687 a.K.) estis partnera reĝo de Reĝlando de Judujo (ekde 729 a.K.), reĝo ekde 716 a.K ĝis lia morto en 697 a.K.. Li regis kun filo Manase. Dum la asira okupado li provis preferi la judajn tradiciojn al kultoj de la asiroj kaj povis akiri iometan politikan sendependecon. Lian regadon karakterizis nostalgio je ora epoko de Reĝo Davido. Dum lia regado okazis sieĝo de Jerusalemo fare de Sanĥerib.

Li naskiĝis kiel filo de juda reĝo Aĥaz. Li aĝis 25 jarojn, kiam li ekregis kaj regis dum 29 jaroj en Jerusalemo. Li estis pia reĝo, je konsilo de Jesaja, li elĵetigis ĉiujn fremdajn kultaĵojn, altarojn kaj ofertaĵojn el la templo, tiel savante la tutan landon disde la idol-adorado.

"Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 4 Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan. 5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li. 6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo." 2-a libro de la Reĝoj, 18:3–6.

Post surtroniĝo, li aliĝis al la ribelo kontraŭ Asirio. La sieĝo de Jerusalemo fare de Sanĥerib estis sensukcesa, la urbo ne estis okupita, detruita. Por prepari la urbon kontraŭ la atako, sieĝo, li konstruigis onidire tunelon por la akvoprovizado de la urbo. La Ĥizkija-tunelo portas lin nomon. Laŭ esploroj en 2011, la tunelo tamen ekzistis jam en la naŭa kaj oka jarcentoj antaŭ nia erao tiel ke oni konstruis ĝin pro la pli fruaj atakoj.