Giganta ondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giganta ondo en la franca Biskajo, ĉe marprofundo de 200 metroj.

La Giganta ondo (ankaŭ monstra ondo, monstroondomonstra marondo, angle Freakwave) estas nekutime alta, unuopa oceana akvoondo. Ĝi povas superi la alton de 25 metroj, tiel ĝi duoble alta ol kutimaj altaj surmaraj ondoj. Pro la abrupta alveno kaj granda alteco, tiu giganta marondo povas danĝerigi eĉ grandajn ŝipojn. La kutima maronda maksimuma alto estas 15 m, tiel oni planas kaj konstruas ŝipojn je ondoj de 16,5 m.

Longtempe oni taksis la gigantajn marondojn marista klaĉaĵo, ĝis la teknika evoluo (satelitaj mezuroj kaj aliaj mezuriloj) helpis identigi tiujn. Oni esploras la fenomenon intense ekde 1995.

La unua mezurado de giganta ondo okazis en la novjara nokto de 1995, kiam la aŭtomata ondomezurilo de la norvega naftobora platformo Draupner-E notis unuopan ondon kun alto de 26 m. Dek monatojn poste (la 11-an de septembro 1995), la britan luksan ŝipon Queen Elizabeth 2 trafis giganta ondo.

Oni distingas tri tipojn de gigantaj ondoj:

  1. grandan, relative rapida ondo, kiu ne sekvas la direkton de la normala marondado;
  2. la tri fratinoj; (plej ofte) tri rapide alvenantaj (unu post la alia) grandaj ondoj, kiuj povas sinkigi ŝipojn
  3. la blanka muro, tre kruta ondo

Gigantaj ondoj povas estiĝi ĉe fortaj marcirkuloj, pro abrupta ŝanĝiĝo de la oceana grundo (profundiĝo, altiĝo). Oni supozas ankaŭ, ke ondorompiĝo kaŭzas estiĝon de giganta ondo.

La radaraj mezuradoj sur la Norda maro pruvis ekziston de la monstroondoj. La eŭropa satelitoj ERS-1 kaj -2 mezurkaptis ene de tri semajnoj dek ondoj, kiuj superis la alton de 25 m. Tiel oni pruvis, ke la gigantaj ondoj pli ofte estiĝas, kiel oni pensis pli antaŭe. Kelkaj sciencistoj pensas, ke la 200 grandaj ŝipoj kun longo de pli ol 200 m, sinkintaj en la lastaj 20 jaroj, sinkis rekte aŭ nerekte danke al la monstroondoj.