Gimnazio Ostrava-Hrabůvka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka
gimnazio
Informoj
fondodato 1-a de septembro 2001
Situo
Geografia situo 49° 46′ 47″ N, 18° 15′ 45″ O (mapo)49.779618.2625Koordinatoj: 49° 46′ 47″ N, 18° 15′ 45″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Ostrava
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka (Ostrava)
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka (Ostrava)
DEC
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka
Map
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka
vdr
Gimnazio, Ostrava-Hrabůvka, kontribua organizaĵo
Emblemo de la lernejo
Foto de la lernejo
Establinto Moraviasilezia regiono
Direktoro Mgr. Šárka Staníčková
Vicdirektoro Mgr. Kamil Štěpán
RNdr. Lukáš Slouka
Adreso Fr. Hajdy 34
700 30  Ostrava-Hrabůvka
Nombro de lernantoj 580 (al la 1-a de septembro 2007)
oficiala retejo de la lernejo
Fakoj de studado
  • 79-41-K/401, Gimnazio – ĝenerala (4-jara)
  • 79-41-K/801, Gimnazio – ĝenerala (8-jara)
  • 79-41-K/81, Gimnazio (8-jara)
vdr

Gimnazio, Ostrava-Hrabůvka, kontribua organizaĵo estas ŝtata gimnazio, kies establinto estas Moraviasilezia regiono. En lerneja registro la lernejo havas registritaj studajn fakojn Gimnazio – ĝenerala (79-41-K/401) por la kvarjaraj kaj (79-41-K/801) la okjaraj studadoj kaj fako Gimnazio (79-41-K/81) de plurjara sudado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1953 estiĝis unue Dekunujara mezlernejo (19531958). La estiĝo de lernejo estis kunigita kun Leĝo pri unueca lernejafero kaj establinto fariĝis Regiona nacia komitato en Ostrava. Laŭ administra principo novaj studentoj fariĝis lernantoj el urbopartoj Vítkovice, Starý Zábřeh, Hrabová kaj apudaj municipoj. Profesoraro estis kreita el instruistoj de Matica gimnazio, gimnazio en Ostrava-Přívoz kaj sanitara lernejo. La unua direktorino fariĝis Irena Vantuchová. Komune kun la meza lernerjo havis en la konstruaĵo sidejon ankaŭ baza lernejo.

Fine de la 50-aj jaroj kaj komence de la 60-aj jaroj la lernejo fariĝis unue dekdujara lernejo kaj poste Meza ĝenerale kleriga lernejo. Sed post malfermo de lernejo de la sama tipo en Ostrava-Zábřeh okazis malfluso de lernantoj. Plua kaŭzo de la malaltiĝanta stato de la lernantoj estis nuligo de loĝejfonduso de Ferfabriko Vítkovice, kiu koneksis kun disvastigado de uzinoj de VŽKG.

Printempe de 1968 estis komencita konstruado de nova konstruaĵo, ties malfermo estis planita por jaro 1970. Tiutempe estiĝis ankaŭ unuaj klasoj de la kvarjara gimnazio. Pro malfruigita realigo la instruado komencis en la novaj spacoj en Ostrava-Hrabůvka en strato Františka Hajdy 34 nur la 25-an de septembro 1974. La konstruaĵo tiam prezentis la plej modernan objekton enkadre de la ostravaj mezlernejoj.