Saltu al enhavo

Giovanni Betta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Betta
(1500-1565)
Blazono de la urbo Trieste
Blazono de la urbo Trieste
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Rovereto, Italio
Morto 24-a de aprilo 1565
en Trieste, Italio
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo persona kuracisto
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Betta (1500-1565)Giovanni de Betta estis profesoro pri teoria medicino en la Universitato de Padovo[1] kaj persona kuracisto de Maksimiliano la 2-a. Li estis nomumita por la sidejo de Triesto kiel episkopo en la 3-a de aprilo 1560 kaj restis ĝis sia morto em 1565. Lia sukcedanto en la Triesta Sidejo estis Andrea Rapicio.

Italaj Kuracistoj ĉe la Habsburgaj Kortumoj[redakti | redakti fonton]

Rigardante la profesiajn itinerojn de la italaj kuracistoj ĉe la Habsburgaj kortumoj en la dua duono de la deksesa jarcento, kelkaj tendencoj aperas. Unue, dum la plej granda parto estis rekrutita en la 1550-aj jaroj fare de Ferdinando la 1-a, ili daŭre estis dungitaj regule ĝis la 1590-aj jaroj.

Tio plenumis grandan rolon en la altirado de italoj al ĝia kortumo: post la dungado de Giovanni Pietro Merenda kaj Giovanni Betta en la 1540-aj jaroj, Giulio Alessandrini, Andrea Gallo, kaj Giovanni Planerio estis dungitaj en Vieno en 1553;17 plue, sub la regado de Ferdinando la 1-a, Giovanni Odorico Melchiori (1556-m. 1589) kaj Francesco Partini (1557) akiris poziciojn en la Viena kortego, dum Andrea Mattioli (1501-1578) atingis Pragon frue en 1555.

La posteulo kaj filo de Ferdinando, la imperiestro Maksimiliano la 2-a, heredis multajn el la kuracistoj de sia patro (Alessandrini, Planerio, Melchiori, Partini, kaj Mattioli) sed, en harmonio kun lia emo kolekti multajn klerajn virojn ĉirkaŭ li, Maksimiliano ankaŭ dungis Andrea Camuzzi (1515-1587) kaj Andrea Alessandrini, la filo de Giulio.

Post la morto de Maksimiliano en 1576, multaj el liaj akademiuloj restis en Prago kaj Vieno, formante la kernon de la kortumo de [Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio) Rudolfo la 2-a]]. Tiurilate, dungado ĉe la Habsburg-kortegoj estis karakterizita per malpli da dinamismo kompare kun la papa kortego, kies patroneca sistemo ŝanĝiĝis ĉiufoje kiam nova papo estis elektita.

Fakte, la komponado de la papa domanaro plejparte dependis el la favoro de ĉiu papo, kaj papaj kuracistoj ŝuldis siajn poziciojn pli al la sortorado de la konklavo ol al siaj medicinaj kapabloj.

Siavice, Rudolfo la 2-a ege vastigis la gamon de kuracistoj ĉe kortumo kaj, en tiu kunteksto, la nombro da italaj kuracistoj plu pliiĝis. Kiel oni povas konstati, apud al la kuracistoj jam aktivaj ĉe la Rudolfa kortego- Alessandrini kaj Partini - Rudolfo dungis preskaŭ dekduon pli.

Ĉi tiu kresko povas esti atribuita al du ĉefaj kialoj. Unue, Rudolfo ĉirkaŭis sin per tuta kolekto de artistoj, akademiuloj kaj profesiuloj, inkluzive de kuracistoj. Due, Rudolfo bezonis konstantan medicinan prizorgon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]