Gizella Barabás
Gizella Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Reissmann Gizella |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1893 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 1985 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv802-1165. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Karoly Miksa Reissmann |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gizella Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Gizella estis hungara pentristo. Ŝia origina familia nomo estis Reissmann ĝis 1933. Ŝia patro estis Károly Miksa Reissmann (same pentristo).
Gizella Reissmann [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1893 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de aŭgusto 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gizella Barabás studis en akademio de Munkeno (1908), poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1915. Ŝiaj plej gravaj majstroj estis Jenő Bory, Gyula Aggházy, Antal Neogrády (1861) kaj Róbert Nádler. Pli frue en 1910 ŝi studvojĝis al Italio kaj Germanio, en la sekva jaro al Tirolo. Baldaŭ ŝi pentradis en aliaj landoj de Eŭropo, eĉ en Ameriko. Ekde 1912 ŝi ekspoziciis en sia naskiĝurbo. Ekde 1933 somere ŝi pentradis apud Balatono, vintre en ateliero de Budapeŝto.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1912 Belarta Altlernejo (debuta)
- 1975 Keszthely (sole)
- 2002 Keszthely (postmorta)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Napraforgók (1912)
- Virágcsendélet
- Balaton
- Tájkép
- Róma Via Appia Antika
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2003)