Gjesvær

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gjesvær
setlejo • urba areo en Norvegio
Administrado
Poŝtkodo 9765 Gjesvær
Demografio
Geografio
Geografia situo 71° 6′ N, 25° 23′ O (mapo)71.1002777825.37638889Koordinatoj: 71° 6′ N, 25° 23′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gjesvær (Finnmark)
Gjesvær (Finnmark)
DEC
Gjesvær
Gjesvær
Situo de Gjesvær
Gjesvær (Norvegio)
Gjesvær (Norvegio)
DEC
Gjesvær
Gjesvær
Situo de Gjesvær

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gjesvær [+]
vdr
Panoramo

Gjesvær (en Nord-samea lingvo Geaissvearra) estas malnova vilaĝo de fiŝkaptistoj en municipo Nordkapp en kantono Finnmark, Norvegio. Ĝi estas la ununura loko en Finnmark konata el la Vikinga erao kaj estas menciita en la Heimskringla sagao kiel Geirsver.[1] La nomo derivas el la vira nomo Geir, kiu signifas "ponardo".[2]

Kiel plej aliaj lokoj en Finnmark, ĉiuj konstruaĵoj en la vilaĝo estis forbruligitaj en 1944 fare de la germanaj okupotrupoj. Kapelo konstruita en 1960 estas konsiderata kultura monumento.

Gjesvær havas proksimume 130 loĝantojn, sed komence de la 1970-aj jaroj, ĝi havis ĉirkaŭ 350 homojn. Ĝi havas fiŝejon, lokan vendejon, poŝtoficejon, kaj bazlernejon. La ĉefa industrio estas fiŝkaptado, sed lastajn jarojn estas pliiĝanta kresko de turismo, kun agadoj kiaj fiŝkaptado kaj birdumado kaj veturado al la naturrexervejo Gjesværstappan.

Notoj[redakti | redakti fonton]