Saltu al enhavo

Kreŭsa (Glaŭko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glaŭko (mitologio))
Ĉi tiu artikolo temas pri mita estaĵo "Κρέουσα" aŭ "Glauce". Por mita estaĵo "Γλαῦκος" rigardu la paĝon Glaŭko. Por asteroido legu la artikolon 288 Glaŭko. Por poezie kaj biologie uzata vorto por "bluverda" disponeblas la paĝo Glaŭka.
Kreŭsa
rolulo de helena mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso ina
Patro Kreono
Edzo/Edzino Jazono
vdr

Kreŭsa[1] (greke Κρέουσα) resp. KreŭsoGlaŭka (greke Γλαύκη, Glaŭke, latine Glauce) resp. Glaŭko estis filino de la korintia reĝo Kreono. La pincino estas menciata en iuj versioj de la mito pri la Argonaŭtoj.

Kiam Jazono gajnis en Kolĥido oran ŝaffelon kaj fuĝadis kun sia posta edzino Medea, ĝisatingis ilin ŝiparo de ŝia patro, kolĥida reĝo Eeto. Per perfido kaj ruzaĵo de Medea Jazono atakis ŝian fraton Apsirton kaj mortigis lin. Post tiu ĉi terura ago ili rapide fuĝadis en la Jazonan naskiĝurbon Jolkon. La reĝo Pelio rifuzis redoni regadon al Jazono kaj Medea la reĝon Pelion kun nekonscia kontribuo de liaj filinoj pereigis. Poste ili devis denove fuĝadi en forajn regionojn.

Post longaj vojaĝoj ili trovis rifuĝejon ĉe la korintia reĝo Kreono. Ĉi tie naskiĝis al ili du filoj Mermero kaj Fero kaj Medea esperis en familian feliĉon. Ne tiel Jazono, kiu daŭre sopiris pri reĝa potenco.

Li elektis por si Glaŭkan, filinon de Kreono, kaj decidis edziĝi kun ŝi kaj tiel akiri postenigan rajton por la trono. Li gajnis konsenton de Glaŭko kaj de ŝia patro. Sciigis al Medea, ke li volas tiel al siaj filoj certigi estontecon. Sed Medea tion ne akceptis kaj ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon. Pereigis Glaŭkon, tiel, ke sendis al ŝi belegan robon impregnitan per veneno kaj brilan diademon, kiu premegis ŝian kapon. Kiam ĉagrenita Kreono ĉirkaŭprenis sian mortantan filinon, ankaŭ lin mortigis veneno el la robo.

Medea kronis sian venĝon per murdo de siaj du filoj. Jazono fariĝis proskribulo, kiu nenie trovis rifuĝejon. Pli poste li trovis sian morton sub disfaliĝanta ŝipo Argo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pri esperantigo de la nomo ĝis nun estas neniu esperanta ekstervikipedia referenco. La mito pri la Argonaŭtoj eĉ ne jam estas publikigita en esperantlingva versio. Sed iel necesas nomi la mitan estaĵon, tial simple senreference uziĝu la kvar eblaj nomformoj.

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]