Glaŭkopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaŭkopo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Alalkomeneo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Glaŭkopo estis beotia princo naskita en Alalkomenia, urbo tiel nomata honore al lia patro, la aŭtoktono Alalkomeneo.

Lia patro nomigis lin Glaŭkopo (bluokululo) ĉar ĝi estis kromnomo de diino Atena (Atena Glaŭkopisa), kiu estis speciale kultita de Alalkomeneo. Fakte, oni diras ke Atena ankaŭ naskiĝis en Alalkomenia, kaj ke ŝi estis vartita de Alalkomeneo, kiu establis ŝian kulton.

La nomo de la patrino de Glaŭkopo, Atenaiso, evidente devenis ankaŭ el la saĝa diino.